Ekobitoj
Bonvenon! Jen enkonduko al kelkaj marklingvoj sub la vidpunkto de malkreska movado kiu zorgas pri alirebleco kaj permakomputado.
Lasta ĝisdatigo: 08/07/2024. Ekobitoj: 20,4 kB.
Kial ?
- Ĉar en simpleco ni malkovras belecon, alireblecon kaj malkreskon.
- Ĉar krei retpaĝon estas almenaŭ tiel amuza kiel lerni Esperanton.
- Ĉar simplaj marklingvoj estas praktikaj, flekseblaj kaj ekobitaj.
- Ĉar HTML kaj CSS estas la bazo por vere kompreni TTT-n.
- Ĉar TTT estas Interreto sed Interreto estas pli ol TTT.
- Ĉar ofte oni konsumas pli bitoj ol oni vere bezonas.
- Ĉar ni estas etaj homoj farante etajn aferojn.
- Ĉar ni kunportas novan mondon en niaj iloj.