Markdown
Jen alia marklingvo. Ĝi estas pli fleksebla kaj simpla ol HTML. Ĝia sufikso estas md, do dosiero nomita "miniwebs" estus "miniwebs.md".
Elementoj kaj stilo
Kapoj
# anstataŭ malfermi kaj fermi h1 etikedon
## anstataŭ malfermi kaj fermi h2 etikedon
### anstataŭ malfermi kaj fermi h3 etikedon
Teksto stilo
kursiva: _ antaŭ kaj poste. Anstataŭ malfermi kaj fermi em etikedon
grasa: ** antaŭ kaj poste. Anstataŭ malfermi kaj fermi b etikedon
grasa kaj kursiva: **_ antaŭ kaj poste. Anstataŭ malfermi kaj fermi em kaj b etikedojn
Listoj
senorda: - aŭ * antaŭ. Anstataŭ malfermi kaj fermi ul kaj li etikedojn
orda: 1. 2. 3. Anstataŭ malfermi kaj fermi ol kaj li etikedojn
Ligiloj
[nomo](ligilo). Anstataŭ malfermi kaj fermi a etikedon
Bildoj
![nomo](ligilo). Anstataŭ krei img etikedon
Komentoj
> antaŭ. Anstataŭ malfermi kaj fermi quote etikedon
Ĉu eblas krei retpaĝon per Markdown?
Jes. Sed por krei retpaĝon skribante per Markdown oni bezonas servilon kaj programon nomita statika retejo-generatoro (static site generator). Tiuj programoj permesas skribi per Markdown kaj ili konvertas ĝin al HTML.
Statikaj retejo-generatoroj (angla)Pli simpla!
La marklingvo de Gemini estas ankoraŭ pli simpla ol Markdown.
Malkovru Gemini